Broklino

From The Multilingual Encyclopedia
Jump to navigation Jump to search
Brooklyn Heights from lower manhattan.jpg
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Broklino
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Nov-Jorkio
Demografio
Loĝantaro 2 621 793
Geografio
Information icon.svg

Broklino (efektive la novjorkia konteo de Kings), urboparto de Novjorko, havis loĝantaron de 2,465,326 (laŭ la censo de 2000). La nederlandanoj fondis la urbon, nomis ĝin Breuckelen (laŭ la vilaĝo Breukelen en Nederlando), sur la insulo Longinsulo (Long Island) en 1636.

Broklino korporaciĝis kiel urbo en 1834, kaj ĝi unuiĝis kun Novjorko en 1898. Tri pontoj kunigas Broklinon kun Manhatano el kiuj plej fama estas la Broklina Ponto, kaj la Verrazano-Mallarĝejo Ponto kunigas ĝin kun Staten-Insulo. La Broklino-Baterio Tunelo estas 35m profunda tunelo inter Broklino kaj "the Battery" en Manhatano. Oni povas facile atingi Broklinon de aliaj burgoj en metroo.

Broklino havas multajn bonajn parkojn, muzeojn, preĝejojn, kaj historiajn najbarejojn. En la suda parto estas Coney Island, fama kaj populara amuzejo kaj oceana plaĝo.

Servoj[edit | edit source]

Partneraj urboj[edit | edit source]

Inter la partnerurboj estas:

Bildaro[edit | edit source]


Logo de Vikipedio Ĉi tiu artikolo uzas materialon de la Vikipedia artikolo titolita Broklino, kiu estas publikigita sub la permesilo Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita (vidi aŭtorojn).