Barato
Template:Pluraj problemoj Noto: Ne konfuzu ĝin kun Papuo-Barato, aŭ kun hinda subkontinento, kiun oni same kiel Baraton foje nomas Hindujo.
भारत गणराज्य | |
Bhārat Gaṇarājya | |
Barato | |
Barata Unio, Barata Respubliko, Hindio, Hindujo, Hinda Unio, Hinda Respubliko | |
Nacia devizo: Satyameva jayate (सत्यमेव जयते) Nur vereco triumfas | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Plej ofta(j) religio(j) | hinduoj (80,46%), islamanoj (13,43%), kristanoj (2,34%), siĥoj (1,87%), budhistoj (0,77%), ĝainistoj (0,41%), aliaj (0,72%) |
Areo % de akvo |
3.287.590 km² 9,5 % |
Loĝdenso | 324 loĝ./km² |
Politiko | |
Nacia tago | 26-a de januaro 1950 (respubliko) |
Sendependiĝo | 15-a de aŭgusto 1947 |
Ekonomio | |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Federacio Esperanto de Barato |
Barato (ankaŭ skribita Bharato aŭ konata kiel Hinda Unio, Template:Hi भारत गणराज्य [barat ganaraĝja] Template:Aŭdigo), estas federacia ŝtato en Suda Azio sur hinda subkontinento ĉe la Hinda Oceano. La lando estis unuigita la unuan fojon fare de Aŝoko (proksimume 273 - 232 a.K.), sed baldaŭ ĝi disfaliĝis en vicon da ŝtatoj kaj post periodo de unuiĝo, almenaŭ de norda parto de la lando dum la unuaj regantoj de dinastio Guptovanoj (320 - 414), okazis ekde la 5-a jarcento nova diseriĝo. En la 8-a jarcento la parto de la norda Barato estis islamigita. Denove unuigis la landon nur unuaj regantoj de dinastio de Grandaj Mughaloj.
La nomo Barato[edit | edit source]
La nomo Barato havas la saman signifon kiel Hinda Unio. La vorto Hindujo (aŭ Hindio) aliflanke havas neklaran signifon – legu pli pri tio en la artikolo Hindujo. Template:Citon.
Geografio[edit | edit source]
Barato situas ĉe Hinda Oceano, kaj havas 7000 kilometrojn longan marbordon.
Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio)
Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Riveroj[edit | edit source]
Loĝantaro[edit | edit source]
- 1.014.003.817 (julio 2000, takso) da baratanoj
% urbana: 28% (2000)
homoj por kv. km: 341,0 (2000)
homoj por kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: po 24,79 je 1000 homoj jare (2000, takso)
mortoj: po 8,88 je 1000 homoj jare (2000, takso)
migrantoj: po -0,08 je 1000 homoj jare (2000, takso)
mortokvanto de beboj: po 64,9 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj por virino: po 3,11 infanoj naskitaj de virino (2000, takso)
meza vivo longeco: po 62,5 jaroj por homo (61,89 por viroj, 63,13 por virinoj) (2000, takso)
Vidu artikolon Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj.
Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej gravaj urboj: en 2000:
Urbo | Loĝantaro |
---|---|
- Aliaj mezgravaj urboj, tamen milionurboj estas:
Urbo | Loĝantaro |
---|---|
En 2011 jam iĝis milionurboj Solapur, Srinagar, Ranĉi, Ĉandigarh, Koimbatore, Majsur, Ĝodhpur kaj Guvahati.
Politiko[edit | edit source]

- Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
- Sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947. Pri tio vidu ankaŭ Tago de Respubliko en Barato
- Internaciaj organizoj: UNO (1945).
- Konstitucio: akceptita la 26-an de januaro 1950.
- Korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000).
Ŝtatoj de Barato[edit | edit source]

Demografio[edit | edit source]
Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Kristanismo en Barato[edit | edit source]
Ekzistas antikva tradicio ke kristanismo tuŝis Baraton pere de misio kaj anonco de la apostolo Tomaso kaj poste Bartolomeo. Certas krome ke en la dua jarcento kristana intelektulo Panteno, kiu estis majstro de Klemento de Aleksandrio kaj multe influis Origenon per sia kultado pri platona filozofio kaj admiro pri stoikismo, entrepenis vojaĝon, sekvanate komercistan karavanon, al hindiaj landoj. La kristana historiisto Eŭsebio asertas ke la barataj kristanoj intruiĝis per hebrea (aŭ aramea) evangelio de Mateo. La kristana mezopotamia filozofo Bardesane (m. 222), en verko De India parolas pri siaj dialogoj kun membroj de la legacio direktiĝanta viziti la romian imperiestron Elagabalon.
Kvankam ekzistis neprecizeco pri la lando Hindio (foje tiu vorto estas uzata por inkluzivi ankaŭ Etiopion, kaj spite de la murego, fakte establita de la islamaj popoloj, malpermesantaj kontaktojn inter la fora Oriento kaj Eŭropo, kiam kristanaj okcidentaj revenis al Barato post la mesepokaj tempoj, ili trovis en diversaj landoj de la Barato kristanojn. (Ilaria Ramelli, Note sulle origini del cristianesimo in India en Studi Cristian. Samaŭtora, The Role of Trade in the Early Spread of Christianity in the Near East. International SBL.)
Kulturo[edit | edit source]

Listo de la 22 oficialaj lingvoj[edit | edit source]
- 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj):
(Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
m lingvo 422 hindia*1 83 bengala* 74 teluga 72 maratha* 61 tamila 55 kanara 52 urduo* 46 guĝarata* 33 malajala 32 odia* 29 panĝaba* 13 asama* 12 maitila* 6,5 santala 5,5 kaŝmira 2,9 nepala 2,5 sindha 2,5 konkana 2,3 dogra* 1,5 manipura (meitea) 1,4 bodoa 0,001 sanskrita
- La lingvoj stelitaj (*) devenas de la sanskrita.
- 1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 258 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
Ĉirkaŭ 41% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.
legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)
Duskribismo[edit | edit source]
Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.
Literaturoj[edit | edit source]
- bengallingva literaturo
- malajalingva literaturo
- urdua poezio
- Premio Gjanpith
- vidu ankaŭ en anglalingva literaturo
Muziko[edit | edit source]

Instrumentoj[edit | edit source]
Barata arto[edit | edit source]

La arto de Barato (कला भारत, kalā bhārata) karakterizas ĉefe ĉar estas montro de la komplika socio barata, multetna kaj multkultura. Krome ĝi havas karakteron ĉefe religia, ĉar arto utilis kiel transmitilo de la diversaj religioj kiuj uziĝis en Barato: hinduismo, budhismo, islamo, kristanismo ktp. Menciindas kiel distinga trajto de la barata arto ties integremo kun la naturo, kiel adapto al la universa ordo, konstatinte ke la plej parto de naturaj elementoj (montoj, riveroj, arboj) havas por baratanoj sanktan karakteron.
Jakŝagana estas tradicia teatra formo, kiu estas kombino de danco, muziko, dialogo, kaj kostumo. Ĝi estas indiĝena artformo de la gubernio Karnataka en suda Barato. Jakŝagana laŭvorte signifas ‘la kanton (gaana) de naturaj spiritoj (jakŝa)’. La nomo Jakŝagana estas uzita jam de 200 jaroj. Ĝi evoluĝis el la muziko kaj teatro dum la periodo de movado Bhakti. La kostumoj estas plene de riĉaj koloroj. La koloroj dependas de la roluloj kaj ankaŭ la formo de Jakŝagana. La kostumoj estas faritaj el ligno, speguletoj kaj kolorŝtonoj.
Festoj[edit | edit source]
Holio (Hindia, होली, holī), populara kiel la festo de koloro, estas fama printempa festo en Barato kaj Nepalo. La festo daŭras du tagojn ekde la plenluna tago inter la mezoj de februaro kaj marto.
Ekonomio[edit | edit source]

Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ??
Valuto: 1 rupio (Rs)
Komence de la 21-a jarcento, Barato fariĝis t.n. sojlolando.
Historio[edit | edit source]

Sportoj[edit | edit source]
En Barato, multaj tradiciaj indiĝenaj sportoj estas famaj, nomiĝas ‘Kabbadi’, ‘Kho Kho’, ‘Pehlwani’ kaj ‘Gilli-danda’. Iom da antaŭaj formoj de Aziaj batalartoj kiuj estas origintaj en Barato, nomiĝas ‘Kalarippyattu’, ‘Musti Yuddha’, ‘Silamabam’ kaj ‘Marma Adi’. Alia ludo, kiu ankaŭ originale estas el Barato, estas ŝako ankaŭ nomita ‘Chaturanga’ kaj famiĝinta, ĉar nun Barato havas multajn grandmajstrojn. En la kortumo de la reĝo Akbar sur la grandaj marmoraj ŝtonoj oni kreis ludon ‘Pachisi’.
Nuntempe teniso estas fama en Barato, ĉar multaj homoj gajnis trofeojn ludante tenison ekde 2010.
Tiuj sportoj estas famaj en Barato:
- Badmintono
- Futbalo
- Bokso
- Luktado
- Hokeo
- Basketbalo
- Kriketo (multege fama en Barato)
Esperanto en Barato[edit | edit source]
- Naren Dholokia (1906-2002), iam fakdelegito (FD) de UEA pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.
- Landa Esperanto-Asocio en Barato estas Federacio Esperanto de Barato.
Vidu ankaŭ[edit | edit source]
- Ĉefministroj de Barato
- Lok Sabha
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj
- Naksalitoj
- Goparaju Ramachandra Rao
- Ribelo de Sipajoj
- Malkovro de Barato
- Arkeologia Enketo de Barato
- Terorismo en Barato
- Hindua naciismo
- Konstitucio de Barato
- Ministro de Financoj (Barato)
Eksteraj ligiloj[edit | edit source]
- Template:Ueavikio (Esperanto)
- La barata ekonomio: miraklo neefika (artikolo el Monato)
- Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro
- fotoj
- pri Gandhi
|
|
![]() |
Ĉi tiu artikolo uzas materialon de la Vikipedia artikolo titolita Barato, kiu estas publikigita sub la permesilo Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita (vidi aŭtorojn). |
- ↑ Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.